
第5章 考城隍——EKZAMENO POR LA POSTENO DE URBA DIO
Sinjoro Song Tao, la avo de mia bofrato, estis gubernia stipendiulo. Iutage kiam li kuŝis malsana, venis al li pedelo kun dokumento enmane kondukante ĉevalon blankfruntan kaj lin invitis: "Bonvolu veturi partopreni en ekzameno!" "Sed Lia Ekzamenanta Moŝto ankoraŭne venis; kial ni okazigu la ekzamenon tiel haste?" La pedelo ne respondis, nur insiste urĝigis lin. Devigite sinjoro Song pene sin levis, surĉevaliĝis kaj ekveturis. Laŭ vojo nekonata ili venis al urbo, tre simila al la reĝaĉefurbo. Postnelonge ili eniris oficejon kun imponaj konstruaĵoj. En la halo vice sidis dekkelkaj altranguloj, el kiuj li konis tamen neniun krom unu: nome la Lordon Guan Yu.[8]Sub la tegmento oni aranĝis du tablojn kaj du seĝojn, sur unu el kiuj jam sidiĝis kandidato. Sinjoro Song rapide alsidis kun tiu ŝultro-ĉe-ŝultro. Sur la tablo estis pretaj skribiloj. Postnelonge prefere estis donita la ekzamena papero kun verktemo, kiu konsistis el jenaj ses vortoj: "Unu homo, du homoj; intence senintence." Baldaŭla du sinjoroj ambaŭ finis sian verkon kaj ĝin prezentis al la ekzamenantaro en la halo. En la verko de sinjoro Song troviĝis interalie jenaj frazoj: "Oni ne donu premion al tiu, kiu faris bonon intence; Nek punon al tiu, kiu faris malbonon senintence."
La dioj cirkulige legis la verkon kaj tre laŭdis tiujn eminentajn frapfrazojn. Sinjoro Song estis alvokita antaŭen kaj iu altrangulo diris al li: "Nun mankas unu urba dio en Henan. Vi estas merita por tiu posteno." Nur tiumomente sinjoro Song ekkomprenis, kio okazis. Li haste riverencis kap-al-tere kaj petis plore: "Kiel mi kuraĝus rifuzi la honorindan taskon, kiun vi favore donis al mi? Tamen mia olda patrino estas jam 70-jara kaj neniu alia ŝin vivtenas. Tial mi humile petas vian grandaniman permeson: lasu min servi al vi nur post la forpaso de mia patrino." Tiam iu ĉefdio kun la aspekto de imperiestro, instrukciis: "Kontrolu la aĝlimon de lia patrino," kaj longbarba oficisto-nomlistotenanto respondis foliuminte la libron: "Ankoraŭ9 jarojnŝi vivos en la homa mondo." Dum la dioj hezitis pri la decido, la Lordo Guan diris: "Ne grave. Ni sendu unue la instruitulon Zhang kiel aganton tien kaj lin post 9 jaroj." Laĉefdio kapjesis kaj diris al sinjoro Song: "Origine vi devus tuj veturi al la posteno, sed konsiderante vian bonkorecon de filo, ni donas al vi forpermeson por 9 jaroj kaj revokos vin je la limdato." Kaj li ankaŭ diris favorajn vortojn al la alia sinjoro. Ambaŭriverencis kap-al-tere kaj retiriĝis el la halo. Tenante la manon de sinjoro Song, la alia sinjoro akompanis linĝisĉirkaŭurbo. Li prezentis sin kiel Zhang de Changshan kaj donacis al li adiaŭan poemon, kiu dronis jam en forgeso, krom jenaj versoj:
Printemp'kun floroj, vino, daŭras por eterno,
Kaj helas nokto eĉsen luno kaj lanterno.
Adiaŭinte lin, sinjoro Song reveturis rajdante sur laĉevalo. Kiam li atingis sian hejmon, li vekiĝis kvazaŭel sonĝo. Fakte li mortis jam antaŭtri tagoj. Aŭdante liajnĝemojn el laĉerko, la patrino braktenis lin, por ke li elleviĝu. Nur post duontago li reakiris la povon paroli. Li sendis homon kaj informiĝis, ke en Changshan efektive mortis iu sinjoro Zhang tiun tagon. Post naŭjaroj, kiel antaŭdirite forpasis lia patrino. Fininte la sepulton kaj funebran ceremonion, sinjoro Song banis sin kaj mortis en siaĉambro.
Liaj bogepatroj loĝis interne de la okcidenta pordego de la gubernia urbo. Ili subite vidis, ke alvenas sinjoro Song, en ŝtatoficista uniformo, kun svarmo da sekvantoj, ĉevaloj kaj ĉaroj. Ekfarinte saluton al la bogepatroj, sinjoro Song tuj foriris. Ĉiuj en la hejmo de la bogepatroj tre miris, ne sciante ke sinjoro Song jam fariĝis dio. Ili tuj sendis homon al la loĝejo de sinjoro Song kaj informiĝis, ke li jam mortis.
Sinjoro Song iam verkis aŭtobiografion. Bedaŭrinde ĝi ne konserviĝis post la multaj jaroj. La supre dirita estas nur tre konciza skizo.